Genezo 50:17
Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, ĉar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
16Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaŭ sia morto jene:
18Kaj iris liaj fratoj mem kaj ĵetis sin teren antaŭ li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.
Cross References
Genesis 42:21Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; ĉar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne aŭskultis; por tio venis sur nin ĉi tiu sufero.
Genesis 45:8Sciu do, ne vi sendis min ĉi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando.
Genesis 50:20Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio aranĝis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.
Psalms 21:11Ĉar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.