Libro de Ĥabakuk 1:4
Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; ĉar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de juĝo estas malĝustaj.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Ĥabakuk 1
Cross References
Exodus 23:2Ne sekvu la amason por malbonaĵoj; kaj en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.
Job 21:7Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havaĵon?
Psalms 22:16Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
Psalms 59:2Savu min de la krimuloj, Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min.
Psalms 82:1Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas.