Libro de Hoŝea 7:13
Ve al ili, ke ili foriĝis de Mi; malfeliĉaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraŭ Mi mensogojn.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Nehemiah 1:10Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano.
Job 22:17Kiuj parolis al Dio: Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?
Psalms 107:2Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
Isaiah 30:1Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko,
Isaiah 31:1Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por serĉi helpon, kaj esperas je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili, kaj rajdantojn, ĉar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.
Isaiah 43:1Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.