Libro de Jesaja 1:13
Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindaĵo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras ― krimo kaj sankta kunveno!
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 12:16Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por manĝi por ĉiu, nur tio sola povas esti farata de vi.
Leviticus 26:31Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odoraĵojn.
Numbers 28:10tio estas la brulofero de ĉiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero.
Deuteronomy 16:1Readmono 16 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 170 - 171) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 15 Readmono 17 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 170- 171 Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; ĉar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto. Kaj buĉu Paskon al la Eternulo, via Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la Eternulo elektos, por loĝigi tie Sian nomon. Ne manĝu kun tio fermentintaĵon; dum sep tagoj manĝu kun tio macojn, panon de mizero-ĉar rapidece vi eliris el la lando Egipta-por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta. Oni ne vidu ĉe vi fermentintaĵon en via tuta limitaĵo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbuĉos vespere en la unua tago, neniom restu ĝis la mateno. Vi ne povas buĉi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi; nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, buĉu la Paskon vespere, ĉe la subiro de la suno-tempo de via eliro el Egiptujo. Kaj kuiru kaj manĝu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj. Dum ses tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno antaŭ la Eternulo, via Dio; ne faru laboron. Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn. Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio. Kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo; kaj observu kaj plenumu ĉi tiujn leĝojn. Feston de laŭboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via draŝejo kaj el via vinpremejo. Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj. Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; ĉar benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj produktaĵoj kaj en ĉiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja. Tri fojojn en la jaro ĉiu via virseksulo devas aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de laŭboj; kaj li ne aperu antaŭ la Eternulo kun malplenaj manoj; ĉiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi. Juĝistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en ĉiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laŭ viaj triboj; kaj ili juĝu la popolon per juĝo justa. Ne klinu la leĝon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subaĉeton, ĉar subaĉeto blindigas la okulojn de saĝuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj. Justecon, justecon sekvu, por ke vi vivu kaj posedu la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. Ne plantu al vi sanktan stangon el ia arbo apud la altaro de la Eternulo, via Dio, kiun vi faros al vi; kaj ne starigu al vi statuon, kion malamas la Eternulo, via Dio.
1 Chronicles 23:31fari ĉiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laŭ ilia nombro, laŭ la preskribo pri ili, ĉiam antaŭ la Eternulo;
Proverbs 7:14Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson.