Libro de Jesaja 1:9
Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, ni fariĝus preskaŭ kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 18:32Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek.
Isaiah 6:13Se restos en ĝi dekono, ĝi ankaŭ ekstermiĝos, sed kiel terebintarbo aŭ kverko, de kiuj post la dehako restas ankoraŭ radiko; sankta semo estos ĝia radiko.
Isaiah 17:6Kaj restos tie postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo: du, tri olivoj sur la supro de alta branĉo, kvar, kvin sur la branĉoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael.
Isaiah 24:13Ĉar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj: kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.
Isaiah 37:31Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre.