The Bible Software
bible.software › Libro de Jesaja › Libro de Jesaja 33 › Libro de Jesaja 33:9

Libro de Jesaja 33:9

Funebras, malĝojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj velkas; Ŝaron fariĝis kiel dezerto; Baŝan kaj Karmel senfoliiĝis.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

The earth mourneth and languisheth: Lebanon is ashamed and hewn down: Sharon is like a wilderness; and Bashan and Carmel shake off their fruits.

In Context

8la vojoj senhomiĝis, vojiranto jam ne pasas; li rompis la interligon, malestimis la urbojn, ne ŝatis la homojn.

10Nun Mi stariĝos, diras la Eternulo; nun Mi altiĝos, nun Mi leviĝos.

Read all of Libro de Jesaja 33

Cross References

Deuteronomy 3:4► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 158- 159 Kaj ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Kaj eliris kontraŭ nin Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei. Kaj la Eternulo diris al mi:Ne timu lin; ĉar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon. Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaŭ Ogon, la reĝon de Baŝan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis ĉe li. Kaj ni militakiris tiam ĉiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili: sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Baŝana. ĉiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj. Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn; sed ĉiujn brutojn kaj la rabaĵon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakiraĵon. Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du reĝoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon (la Cidonanoj nomas Ĥermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas ĝin Senir), ĉiujn urbojn sur la ebenaĵo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Baŝana. (ĉar nur Og, la reĝo de Baŝan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen ĝi estas en Raba de la Amonidoj:naŭ ulnoj estas ĝia longeco kaj kvar ulnoj estas ĝia larĝeco, laŭ la ulnoj de viro.) Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo:de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun ĝiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj; kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Baŝanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Baŝanon oni nomas lando de Rafaidoj. Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj li donis al Baŝan laŭ sia nomo la nomon Vilaĝoj de Jair, tiel estas ĝis nun.) Kaj al Maĥir mi donis Gileadon. Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead ĝis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaŭ ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret ĝis la maro de la ebenaĵo, la Sala Maro, ĉe la bazo de Pisga en la oriento. Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante:La Eternulo, via Dio, donis al vi ĉi tiun landon, por ke vi posedu ĝin; armitaj iru antaŭ viaj fratoj la Izraelidoj, ĉiuj militkapablaj. Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj-mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn-restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi; ĝis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaŭ ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros ĉiu al sia posedaĵo, kiun mi donis al vi. Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante:Viaj okuloj vidis ĉion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du reĝoj; tiel la Eternulo faros al ĉiuj regnoj, kiujn vi trairos. Ne timu ilin; ĉar la Eternulo, via Dio, batalas por vi. Kaj mi preĝis al la Eternulo en tiu tempo, dirante: Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; ĉar kie estas dio en la ĉielo aŭ sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco? Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon. Sed la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj la Eternulo diris al mi:Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio. Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; ĉar vi ne transiros ĉi tiun Jordanon. Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuraĝigu lin, ĉar li transiros antaŭ ĉi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos. Kaj ni restis en la valo, kontraŭ Bet-Peor.

Song of Solomon 2:1Mi estas la lilio de Ŝaron, La rozo de la valoj.

Isaiah 2:13kaj super ĉiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super ĉiuj kverkoj de Baŝan;

Isaiah 14:8Eĉ la cipresoj ĝojas pri vi, la cedroj de Lebanon: De tiu tempo, kiam vi ekkuŝis, neniu hakanto venas al ni.

Isaiah 24:4Funebras kaj velkas la lando, senfortiĝas kaj velkas la mondo, senfortiĝas la eminentuloj de la popolo de la lando.

Isaiah 35:2Ĝi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al ĝi, la beleco de Karmel kaj Ŝaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Jesaja 33:9

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Jesaja 33:8Libro de Jesaja 33Libro de Jesaja 33:10 →