The Bible Software
bible.software › Libro de Jesaja › Libro de Jesaja 38 › Libro de Jesaja 38:19

Libro de Jesaja 38:19

La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaŭ; Patro al la filoj konigos Vian verecon.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

The living, the living, he shall praise thee, as I do this day: the father to the children shall make known thy truth.

In Context

18Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, ne la morto Vin laŭdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.

20La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.

Read all of Libro de Jesaja 38

Cross References

Genesis 18:19Ĉar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.

Exodus 12:26Kaj kiam diros al vi viaj filoj: Kion signifas ĉi tiu via servo?

Deuteronomy 6:7► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 162 Kaj jen estas la ordonoj, la leĝoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin; por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante ĉiujn Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu. Aŭskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, por ke estu al vi bone, kaj por ke vi tre multiĝu, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj, en la lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola. Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas; kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj. Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj domojn plenajn de ĉia bonaĵo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en ŝtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi manĝos kaj estos sata: tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo ĵuru. Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraŭ vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero. Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa. Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li ordonis al vi. Kaj faru juston kaj bonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj; por ke Li forpelu ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kiel la Eternulo diris. Se via filo vin demandos morgaŭ:Kion signifas la atestoj kaj leĝoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi? tiam diru al via filo:Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano; kaj la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo, antaŭ niaj okuloj; kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj doni al ni la landon, pri kiu Li ĵuris al niaj patroj. Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi ĉiujn ĉi tiujn leĝojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone ĉiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago. Kaj tio estos nia justeco, se ni observos plenumi ĉi tiun tutan ordonon antaŭ la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis al ni.

Joshua 4:21Kaj li diris al la Izraelidoj jene:Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante:Kion signifas ĉi tiuj ŝtonoj?

Psalms 78:4Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Jesaja 38:19

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Jesaja 38:18Libro de Jesaja 38Libro de Jesaja 38:20 →