Libro de Jesaja 45:19
Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob: Vane vi Min serĉas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justaĵon kaj anoncas veraĵon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 45
Cross References
Deuteronomy 32:4Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; Ĉar ĉiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.
2 Chronicles 7:14sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj:tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.
Ezra 8:22Ĉar mi hontis peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraŭ malamikoj sur la vojo; ĉar ni tiele diris al la reĝo:La mano de nia Dio estas bonfaranta por ĉiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas.
Psalms 12:6La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
Psalms 19:9La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne; La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.