Libro de Jesaja 58:13
Se vi retenos vian piedon en sabato, por ke vi ne plenumu viajn dezirojn en Mia sankta tago; kaj vi nomos sabaton plezuro, la sanktigitan tagon de la Eternulo vi nomos honorata; kaj vi honoros ĝin per nefarado de viaj ordinaraj aferoj, per neplenumado de viaj deziroj, kaj per neparolado de vantaĵoj:
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 58
Cross References
Exodus 20:8Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
Exodus 36:2Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj ĉiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis saĝon en la koron, ĉiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari ĝin.
Psalms 27:4Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
Psalms 84:2Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
Psalms 92:1Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;