Libro de Jesaja 63:15
Rigardu el la ĉielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta loĝejo: kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortiriĝis de mi.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 63
Cross References
1 Kings 8:27Ĉu efektive Dio loĝus sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis!
Psalms 25:6Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam.
Psalms 77:7Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? Kaj ĉu Li ne plu favoros?
Psalms 80:14Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
Psalms 89:49Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?
Psalms 113:5Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,