Libro de Jesaja 66:16
Ĉar per fajro kaj glavo la Eternulo faros juĝon super ĉiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 66
Cross References
Isaiah 27:1En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordiĝeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbiĝantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.
Isaiah 34:2Ĉar indignas la Eternulo kontraŭ ĉiuj popoloj kaj flame koleras kontraŭ ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al buĉado.
Ezekiel 28:18Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaŭ la okuloj de ĉiuj viaj vidantoj.
Ezekiel 38:22Kaj Mi faros kontraŭ li juĝon per pesto kaj sangoverŝado; Mi sendos pluvegon, ŝtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn taĉmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li.