Libro de Jesaja 7:23
En tiu tempo ĉiu loko, kie estis mil vinberbranĉoj, havantaj la prezon de mil arĝentaj moneroj, kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
24Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, ĉar la tuta lando kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj.
Cross References
Genesis 3:18Kaj dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi, kaj vi manĝados herbojn de la kampo.
Isaiah 5:6Mi lasos ĝin dezerta, ĝi ne estos pritranĉata nek prifosata, kaj elkreskos en ĝi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne verŝu sur ĝin pluvon.
Isaiah 32:13Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaŭ sur ĉiuj domoj de gajeco de la brua urbo.