Libro de Jeremia 1:19
Ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 1
Cross References
Psalms 129:2Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis.
Jeremiah 11:19Kaj mi, kiel milda ŝafido, kondukata al la buĉo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraŭ mi, dirante: Ni ekstermu la arbon kun ĝiaj fruktoj, ni elhaku ĝin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata.
Jeremiah 15:10Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraŭ kiu ĉiu malpacas kaj kiun ĉiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen ĉiuj min malbenas.
Jeremiah 20:10Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe: Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li.
Jeremiah 26:8Kiam Jeremia finis la paroladon de ĉio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante: Vi devas morti!