The Bible Software
bible.software › Libro de Jeremia › Libro de Jeremia 11 › Libro de Jeremia 11:4

Libro de Jeremia 11:4

kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante: Obeu Mian voĉon, kaj faru ĉion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

Which I commanded your fathers in the day that I brought them forth out of the land of Egypt, from the iron furnace, saying, Obey my voice, and do them, according to all which I command you: so shall ye be my people, and I will be your God:

In Context

3Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Malbenita estu la homo, kiu ne aŭskultos la vortojn de ĉi tiu interligo,

5por ke plenumiĝu la ĵuro, kiun Mi ĵuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris: Tiel estu, ho Eternulo.

Read all of Libro de Jeremia 11

Cross References

Genesis 17:8Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili.

Exodus 23:21Gardu vin antaŭ lia vizaĝo kaj aŭskultu lian voĉon; ne incitu lin, ĉar li ne pardonos vian pekon; ĉar Mia nomo estas en li.

Leviticus 26:3Se vi agos laŭ Miaj leĝoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin,

Deuteronomy 5:6► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 160- 162 Kaj Moseo kunvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al ili:Aŭskultu, ho Izrael, la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaŭ, kaj lernu ilin kaj observu plenumi ilin. La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb. Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed kun ni, kun ni, kiuj nun ĉi tie ĉiuj vivas. Vizaĝon kontraŭ vizaĝo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro; mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, ĉar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon. Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan. Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. Ne mortigu. Kaj ne adultu. Kaj ne ŝtelu. Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston. Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo. Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per voĉo laŭta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi. Kaj kiam vi aŭdis la voĉon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, ĉiuj viaj tribestroj kaj plejaĝuloj; kaj vi diris:Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian voĉon ni aŭdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj ĉi tiu restas vivanta. Sed nun por kio ni mortu? nin ja formanĝos ĉi tiu granda fajro; se ni plue aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos. Ĉar kie ekzistas ia karno, kiu aŭdis la voĉon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta? Alproksimiĝu vi, kaj aŭskultu ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni aŭskultos kaj ni plenumos. Kaj la Eternulo aŭdis la voĉon de viaj vortoj, kiam vi parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi:Mi aŭdis la voĉon de la vortoj de ĉi tiu popolo, kiujn ili diris al vi; bona estas ĉio, kion ili diris. Ho, se ilia koro restus ĉe ili tia, ke ili timu Min kaj observu ĉiujn Miajn ordonojn ĉiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne! Iru, diru al ili:Reiru en viajn tendojn. Kaj vi ĉi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi ĉiujn ordonojn kaj leĝojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedaĵon. Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankiĝu dekstren, nek maldekstren. Laŭ tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe daŭru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.

Deuteronomy 28:1Readmono 28 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 180 - 182) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 27 Readmono 29 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 180- 182 Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol ĉiuj popoloj de la tero. Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj benoj kaj atingos vin, se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio. Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo. Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. Benita estos via korbo kaj via pastujo. Benita vi estos ĉe via venado, kaj benita vi estos ĉe via elirado. La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj leviĝos kontraŭ vin, estos frapitaj antaŭ vi; per unu vojo ili eliros kontraŭ vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaŭ vi. La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por ĉiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. La Eternulo starigos vin al Si kiel popolon sanktan, kiel Li ĵuris al vi, se vi observos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj iros laŭ Liaj vojoj. Kaj vidos ĉiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin. Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi. La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la ĉielon, por doni al via tero la pluvon en la ĝusta tempo kaj por beni ĉiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos. Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por observi kaj plenumi, kaj se vi ne dekliniĝos de ĉiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili. Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn kaj leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj atingos vin. Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo. Malbenita estos via korbo kaj via pastujo. Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. Malbenita vi estos ĉe via venado, kaj malbenita vi estos ĉe via elirado. La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en ĉiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, ĝis vi estos ekstermita kaj ĝis vi baldaŭ pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis. La Eternulo alkroĉos al vi la peston, ĝis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi ĝin. La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flaviĝo de la kreskaĵoj; kaj ili persekutos vin, ĝis vi pereos. Kaj via ĉielo, kiu estas super via kapo, fariĝos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, fariĝos fero. Anstataŭ pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la ĉielo ĝi falados sur vin, ĝis vi ekstermiĝos. Frapos vin la Eternulo antaŭ viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaŭ ili; kaj vi estos terurilo por ĉiuj regnoj de la tero. Kaj via kadavro estos manĝaĵo por ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos. La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resaniĝi. La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco. Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata ĉiutage, kaj neniu vin helpos. Kun virino vi fianĉiĝos, sed alia viro kuŝos kun ŝi; domon vi konstruos, sed vi ne loĝos en ĝi; vinberĝardenon vi plantos, sed vi ne ĝuos ĝiajn fruktojn. Via bovo estos buĉita antaŭ viaj okuloj, sed vi ne manĝos de ĝi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj ŝafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos. Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj. La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron manĝos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en ĉiu tempo. Kaj vi freneziĝos de la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos. La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resaniĝi, de la plando de via piedo ĝis via verto. La Eternulo foririgos vin, kaj la reĝon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono. Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokataĵo ĉe ĉiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos. Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; ĉar formanĝos tion la akridoj. Vinberĝardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; ĉar formanĝos ilin la vermoj. Olivarbojn vi havos en ĉiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne ŝmiros; ĉar senfruktiĝos viaj olivarboj. Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos ĉe vi; ĉar ili iros en malliberecon. Ĉiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj. La fremdulo, kiu estos inter vi, leviĝos super vi ĉiam pli kaj pli alte, kaj vi malleviĝos ĉiam pli kaj pli malalte. Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto. Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, ĝis vi estos ekstermita; ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li donis al vi. Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne; pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun ĝoja koro, kiam vi ĉion havis abunde. Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de ĉio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, ĝis li ekstermos vin. La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; ĝi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos, popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon. Kaj ĝi manĝos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, ĝis ĝi ruinigos vin tiel, ke ĝi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitaĵojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, ĝis ĝi pereigos vin. Kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, ĝis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi. Kaj vi manĝos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko. Viro delikata inter vi kaj tre alkutimiĝinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn, donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li manĝos; ĉar restis al li nenio en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en ĉiuj viaj pordegoj. Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon, ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter ŝiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn ŝi naskas; ĉar, pro manko de ĉio, ŝi manĝos ilin sekrete, en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj. Se vi ne penos plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, skribitajn en ĉi tiu libro, timante ĉi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION: tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedaŭrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedaŭrajn. Kaj Li turnos sur vin ĉiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkroĉiĝos al vi. Ankaŭ ĉian malsanon kaj ĉian plagon, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, ĝis vi estos ekstermita. Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataŭ tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la ĉielo; pro tio, ke vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio. Kaj kiel ĝojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel ĝojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elŝirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin. Kaj la Eternulo disĵetos vin inter ĉiujn popolojn, de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj. Sed ankaŭ inter tiuj popoloj vi ne trankviliĝos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortiĝon de la okuloj kaj suferadon de la animo. Kaj via vivo estos pendanta antaŭ vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo. Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos. Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per ŝipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos ĝin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu aĉetos.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Jeremia 11:4

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Jeremia 11:3Libro de Jeremia 11Libro de Jeremia 11:5 →