Libro de Jeremia 13:16
Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaŭ ol Li venigos mallumon, kaj antaŭ ol viaj piedoj falpuŝiĝos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataŭ ĝi ombron de morto, densan nebulon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 13
Cross References
Joshua 7:19Tiam Josuo diris al Aĥan:Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kaŝu antaŭ mi.
Psalms 29:2Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.
Psalms 96:7Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
Isaiah 5:30Kaj ĝi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la ĉielo.
Isaiah 59:9Tial malproksimiĝis de ni justeco, kaj vero ne atingis nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras en mallumo.