Libro de Jeremia 17:4
Kaj vi estos elpuŝita el la heredaĵo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; ĉar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, ĝi flamos eterne.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 17
Cross References
Leviticus 26:31Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odoraĵojn.
Joshua 23:15Sed kiel plenumiĝis por vi ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin ĉion malbonan, ĝis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
2 Kings 25:21Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
Isaiah 5:25Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraŭ ĝin kaj frapis ĝin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.