Libro de Jeremia 19:4
Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj malpurigis ĉi tiun lokon, kaj incensis sur ĝi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la reĝoj de Judujo, kaj plenigis ĉi tiun lokon per sango de senkulpuloj;
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 19
Cross References
Deuteronomy 32:15Kaj Jeŝurun grasiĝis kaj malhumiliĝis; Vi grasiĝis, dikiĝis, kaj sebopleniĝis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.
Judges 5:8Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaŭ la pordego. Ĉu iu vidis ŝildon aŭ lancon Ĉe la kvardek miloj de Izrael?
2 Kings 21:16Ankaŭ da senkulpa sango Manase elverŝis tre multe, ĝis li plenigis Jerusalemon de unu rando ĝis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.