Libro de Jeremia 24:7
Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; ĉar ili konvertiĝos al Mi per sia tuta koro.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 24
Cross References
1 Samuel 7:3Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene:Se per via tuta koro vi konvertiĝis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Aŝtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filiŝtoj.
2 Chronicles 6:38kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili preĝos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
Isaiah 55:6Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.
Jeremiah 29:12Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin.