Libro de Jeremia 28:4
Kaj Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj ĉiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur ĉi tiun lokon, diras la Eternulo; ĉar Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 28
Cross References
Leviticus 26:13Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.
2 Kings 25:27En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil- Merodaĥ, reĝo de Babel, en la jaro de sia reĝiĝo levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, el la malliberejo;
Jeremiah 2:20Ĉar antaŭ longe vi rompis vian jugon kaj disŝiris viajn ŝnurojn, kaj vi diris: Mi ne plu malbonagos; tamen sur ĉiu alta loko kaj sub ĉiu verda arbo vi kuŝigis vin kiel malĉastistino.
Jeremiah 22:10Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, ĉar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskiĝo.
Jeremiah 22:26Kaj Mi ĵetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskiĝis; kaj tie vi mortos.
Jeremiah 24:5Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Simile al ĉi tiuj bonaj figoj, Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis de ĉi tiu loko en la landon Ĥaldean;