Libro de Jeremia 29:8
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn sonĝojn, kiujn vi sonĝas;
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
9ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.
Read all of Libro de Jeremia 29
Cross References
Jeremiah 14:14Sed la Eternulo diris al mi: Malveraĵon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorĉaĵon, idolaĵon, kaj trompaĵon de sia koro.
Jeremiah 27:14Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la reĝo de Babel; ĉar ili profetas al vi malveraĵon.
Jeremiah 28:15Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto Ĥananja: Aŭskultu, Ĥananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al ĉi tiu popolo malveraĵon.