Libro de Jeremia 31:9
Kun ploro ili venos, kun preĝoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laŭ vojo ĝusta, sur kiu ili ne falpuŝiĝos; ĉar Mi fariĝis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 31
Cross References
Exodus 4:22Kaj vi diru al Faraono: Tiel diris la Eternulo: Mia filo unuenaskita estas Izrael;
Deuteronomy 32:6Ĉu al la Eternulo vi tiel repagas, Popolo malnobla kaj malprudenta? Ĉu ne Li estas via patro, kiu vin kreis? Ĉu ne Li vin estigis kaj aranĝis?
Psalms 23:2Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
Isaiah 35:6Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj.
Isaiah 41:17La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon, sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo, aŭskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.
Isaiah 43:16Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo,