Libro de Jeremia 32:12
Kaj mi donis la dokumenton de aĉeto al Baruĥ, filo de Nerija, filo de Maĥseja, antaŭ la okuloj de mia kuzo Ĥanamel, kaj antaŭ la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de aĉeto, kaj antaŭ la okuloj de ĉiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
11Kaj mi prenis la dokumenton de aĉeto, la sigelitan laŭ juro kaj leĝo, kaj la nefermitan.
13Kaj mi ordonis al Baruĥ antaŭ iliaj okuloj, dirante:
Read all of Libro de Jeremia 32
Cross References
Jeremiah 36:4Kaj Jeremia alvokis Baruĥon, filon de Nerija; kaj Baruĥ enskribis en libron- rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li.
Jeremiah 36:26Kaj la reĝo ordonis al Jeraĥmeel, filo de la reĝo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al Ŝelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruĥ kaj la profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kaŝis. 7 Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la reĝo forbruligis la skribrulaĵon, kaj la vortojn, kiujn Baruĥ skribis sub diktado de Jeremia:
Jeremiah 43:3sed nur Baruĥ, filo de Nerija, instigas vin kontraŭ ni, por transdoni nin en la manojn de la Ĥaldeoj, por ke ili mortigu nin aŭ transloĝigu nin en Babelon.