Libro de Jeremia 50:20
En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni serĉos malbonagon de Izrael, sed ĝi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed ĝi ne troviĝos; ĉar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos. 1 Iru kontraŭ la landon de la maldolĉigantoj, kontraŭ ĝin kaj kontraŭ la loĝantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu ĉion post ili, diras la Eternulo, kaj faru ĉion tiel, kiel Mi ordonis al vi.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 50
Cross References
Numbers 23:21Li ne vidis pekon ĉe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon ĉe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj reĝa aklamado estas ĉe li.
Psalms 103:12Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
Isaiah 10:21Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.
Isaiah 33:24Kaj ne diros la loĝanto: Mi estas malsana; al la popolo, kiu tie loĝas, estas pardonita la kulpo.
Isaiah 44:22Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, ĉar Mi savis vin.
Jeremiah 33:8Kaj Mi purigos ilin de ĉiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaŭ Mi; kaj Mi pardonos ĉiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaŭ Mi kaj defalis de Mi.