Libro de Jeremia 51:7
En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron: el ĝi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili freneziĝis.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
8Subite falis Babel kaj frakasiĝis; ploru pri ĝi, prenu balzamon por ĝia vundo; eble ĝi saniĝos.
Read all of Libro de Jeremia 51
Cross References
Isaiah 14:4vi eldiros ĉi tiun mokokanton pri la reĝo de Babel, kaj diros: Kiel kvietiĝis la premanto, ĉesiĝis la tributo!
Jeremiah 25:14Ĉar ankaŭ ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj reĝoj, kaj Mi repagos al ili laŭ iliaj agoj kaj laŭ la faroj de iliaj manoj. 5 Ĉar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael: Prenu el Mia mano ĉi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el ĝi ĉiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.
Jeremiah 50:38Sekeco trafu ĝiajn akvojn, ke ili malaperu; ĉar tio estas lando de idoloj, kaj pri siaj monstroj ili fanfaronas.
Daniel 2:38kaj ĉie, kie ajn loĝas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo, kaj faris vin reganto super ili ĉiuj. Vi estas la ora kapo.
Habakkuk 2:15Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elverŝi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton!