Libro de Jeremia 8:12
Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 8
Cross References
Deuteronomy 32:35Ĉe Mi estas venĝo kaj repago, Ĝis la tago, kiam ekŝanceliĝos ilia piedo; Ĉar proksima estas la tago de ilia malfeliĉo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.
Psalms 52:7Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.
Isaiah 9:13Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu ĝin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne serĉas.
Jeremiah 3:3Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti.
Jeremiah 14:15Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando ― per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;
Ezekiel 22:25La amasiĝintaj profetoj en ĝi estas kiel blekeganta leono, kiu disŝiras kaptitaĵon; ili manĝas animojn, forprenas valoraĵojn kaj multekostaĵojn, multigas en ĝi la nombron de ĝiaj vidvinoj.