Libro de Ijob 29:14
Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
I put on righteousness, and it clothed me: my judgment was as a robe and a diadem.
In Context
13Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis ĝojigata de mi.
15Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;
Cross References
Job 27:6Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos ĝin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riproĉon pri tio.
Psalms 132:9Viaj pastroj vestiĝu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.
Isaiah 59:17Kaj Li surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de venĝo, kaj envolvis Sin en severecon kiel en mantelon.
Isaiah 62:3Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio.