Libro de Ijob 41:11
Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
Who hath prevented me, that I should repay him? whatsoever is under the whole heaven is mine.
In Context
10Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi?
12Mi ne silentos pri ĝiaj membroj, Pri ĝia forto kaj bela staturo.
Cross References
Exodus 19:5Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero.
1 Chronicles 29:11Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj.
Job 35:7Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aŭ kion Li prenas el via mano?
Psalms 24:1Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
Psalms 115:16La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.