Libro de Joel 2:26
Kaj vi povos manĝi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 33:11Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; ĉar Dio favore donis al mi kaj mi havas ĉion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.
Leviticus 26:5Kaj la tempo de draŝado daŭros ĉe vi ĝis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj daŭros ĝis la semado, kaj vi manĝos vian panon sate kaj vi loĝos sendanĝere en via lando.
Nehemiah 9:25Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de ĉio bona, putojn elhakitajn en ŝtonoj, vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn, kaj multajn manĝaĵdonajn arbojn. Kaj ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis, dank� al Via granda boneco.