Libro de Joel 3:7
sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos sur vian kapon;
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Judges 1:7Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
Esther 7:10Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj. Kaj la kolero de la reĝo kvietiĝis.
Isaiah 43:5Ne timu, ĉar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.
Jeremiah 30:16Tamen ĉiuj viaj manĝegantoj estos manĝegitaj; kaj ĉiuj viaj premantoj, ĉiuj, iros en kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj ĉiujn viajn rabintojn Mi faros rabitaj.
Jeremiah 32:37Jen Mi kolektos ilin el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur ĉi tiun lokon kaj loĝigos ilin sendanĝere.