Libro de Josuo 18:7
La Levidoj ne havos parton inter vi, ĉar la pastrado antaŭ la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 18:23Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; leĝo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedaĵon.
Joshua 12:6Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.
Joshua 13:14Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.
Joshua 13:17Ĥeŝbon, kaj ĉiuj ĝiaj urboj, kiuj estas sur la ebenaĵo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon