Libro de Josuo 19:51
Tio estas la posedaĵoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laŭ loto, en Ŝilo, antaŭ la Eternulo, antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 49:10Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco Kaj al li humiliĝos la popoloj.
Numbers 34:18Kaj po unu estro el ĉiu tribo prenu por la dividado de la lando.
Joshua 14:1Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael.
Joshua 18:10Kaj Josuo faris al ili lotadon en Ŝilo antaŭ la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laŭ iliaj partoj.
Psalms 47:3Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.