bible.software › Libro de Josuo › Libro de Josuo 20 › Libro de Josuo 20:4
Libro de Josuo 20:4
Kaj li forkuros al unu el tiuj urboj, kaj stariĝos antaŭ la pordego de la urbo, kaj rakontos al la plejaĝuloj de tiu urbo sian aferon; kaj ili enprenos lin en la urbon al si, kaj donos al li lokon, por ke li loĝu ĉe ili.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
And when he that doth flee unto one of those cities shall stand at the entering of the gate of the city, and shall declare his cause in the ears of the elders of that city, they shall take him into the city unto them, and give him a place, that he may dwell among them.
In Context
3por ke tien povu forkuri mortiginto, kiu mortigis homon per eraro kaj ne sciante; kaj ili estu ĉe vi rifuĝejo kontraŭ venĝanto pro sango.
5Kaj kiam la sangovenĝanto postkuros lin, ili ne transdonu la mortiginton en liajn manojn; ĉar senintence li mortigis sian proksimulon, kaj ne estis malamiko de li de antaŭe.
Read all of Libro de Josuo 20
Cross References
Ruth 4:1Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidiĝis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris: Alproksimiĝu kaj sidiĝu ĉi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimiĝis kaj sidiĝis.
Job 29:7Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj aranĝis al mi sidon sur la placo,
Proverbs 31:23Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.
This Verse In Other Editions
Study Libro de Josuo 20:4