bible.software › Libro de Josuo › Libro de Josuo 23 › Libro de Josuo 23:13
Libro de Josuo 23:13
tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaŭ vi; kaj ili fariĝos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, ĝis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
Know for a certainty that the LORD your God will no more drive out any of these nations from before you; but they shall be snares and traps unto you, and scourges in your sides, and thorns in your eyes, until ye perish from off this good land which the LORD your God hath given you.
In Context
12Ĉar se vi forkliniĝos, kaj aliĝos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparenciĝos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:
14Nun mi ekiras hodiaŭ la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; ĉio plenumiĝis por vi, ne mankis el ĝi eĉ unu vorto.
Read all of Libro de Josuo 23
Cross References
Leviticus 26:31Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odoraĵojn.
Judges 2:3Tial Mi diras:Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo.
1 Kings 11:4En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
This Verse In Other Editions
Study Libro de Josuo 23:13