Libro de Josuo 6:18
Sed vi gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi ne anatemiĝu, se vi prenos ion el la anatemitaĵo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Joshua 7:11Izrael pekis, kaj ili agis kontraŭ Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitaĵo, kaj ŝtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.
Joshua 7:15Kaj tiun, ĉe kiu montriĝos la anatemitaĵo, oni forbruligu per fajro, lin kaj ĉion, kio apartenas al li; ĉar li agis kontraŭ la interligo de la Eternulo, kaj ĉar li faris malnoblaĵon en Izrael.
Joshua 22:18Kaj vi forturniĝas nun de la Eternulo! estos tiel:hodiaŭ vi ribelas kontraŭ la Eternulo, kaj morgaŭ Li koleros kontraŭ la tuta komunumo de Izrael.
1 Samuel 15:9Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj ŝafidojn, kaj ĉion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed ĉion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.