Libro de Josuo 6:25
Kaj la malĉastistinon Raĥab, kaj la domon de ŝia patro, kaj ĉiujn, kiuj estis kun ŝi, Josuo lasis vivaj, kaj ŝi restis inter Izrael ĝis nun; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jeriĥon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Joshua 2:1Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el Ŝitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte:Iru, pririgardu la landon kaj Jeriĥon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malĉastistino, kies nomo estis Raĥab, kaj ili dormis tie.
Joshua 2:6Sed ŝi suprenirigis ilin sur la tegmenton, kaj kaŝis ilin en la trunkoj de lino, kiuj kuŝis ĉe ŝi sur la tegmento.
Joshua 4:9Kaj dek du ŝtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis tie ĝis hodiaŭ.
Judges 1:24Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favoraĵon.