Libro de Josuo 7:21
Mi vidis inter la militakiraĵo belan Ŝinaran mantelon, kaj ducent siklojn da arĝento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kaŝitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la arĝento estas sub tio.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 6:2tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis.
Genesis 34:27La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.
2 Samuel 11:6Tiam David sendis al Joab, por diri:Sendu al mi Urijan, la Ĥetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David.
2 Kings 5:20Geĥazi, la junulo de Eliŝa, de la homo de Dio, diris al si:Jen mia sinjoro domaĝis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.
Job 31:1Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.