Juĝistoj 18:7
Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laiŝon, kaj vidis la popolon, ke ĝi tie loĝas senzorge, laŭ la maniero de la Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en la lando aŭ regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
6Kaj la pastro diris al ili:Iru en paco; laŭ la Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.
8Kaj ili venis al siaj fratoj en Corean kaj Eŝtaolon; kaj iliaj fratoj diris al ili:Kion vi raportos?
Cross References
Joshua 19:47Kaj tie finiĝas la limo de la Danidoj. Kaj la Danidoj iris kaj militis kontraŭ Leŝem, kaj prenis ĝin kaj batis ĝin per glavo, kaj ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi, kaj donis al Leŝem la nomon Dan, laŭ la nomo de Dan, ilia patro.
Judges 18:29Ili donis al la urbo la nomon Dan, laŭ la nomo de sia patro, kiu naskiĝis de Izrael; antaŭe la nomo de la urbo estis Laiŝ.
1 Kings 1:6Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando:Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Abŝalom.