The Bible Software
bible.software › Juĝistoj › Juĝistoj 21 › Juĝistoj 21:8

Juĝistoj 21:8

Kaj ili diris:Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montriĝis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabeŝ en Gilead. Kaj oni reviziis la popolon, kaj montriĝis, ke tie estas neniu el la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead. Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene:Iru kaj mortigu per glavo la loĝantojn de Jabeŝ en Gilead, ankaŭ la virinojn kaj infanojn. Kaj tiel agu:ĉiun virseksulon, kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis kuŝejon de viro, ekstermu. Kaj ili trovis inter la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en Ŝilon, kiu estas en la lando Kanaana. Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj, kiuj estis ĉe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon. Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabeŝ en Gilead; sed ne estis sufiĉe por ili. Kaj la popolo bedaŭris pri Benjamen, ĉar la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael. Kaj la plejaĝuloj de la komunumo diris:Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen. Kaj ili diris:La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael; kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, ĉar la Izraelidoj ĵuris, dirante:Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido. Sed ili diris:Jen ĉiujare estas festo de la Eternulo en Ŝilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo, kiu kondukas de Bet-El al Ŝeĥem, kaj sude de Lebona. Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene:Iru kaj faru insidon en la vinberĝardenoj; kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de Ŝilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinberĝardenoj kaj kaptu al vi ĉiu edzinon el la knabinoj de Ŝilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj. Kaj se venos iliaj patroj aŭ fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili:Pardonu nin pro ili; ĉar ni ne prenis por ĉiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj. Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laŭ sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia posedaĵo kaj konstruis urbojn kaj ekloĝis en ili. Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, ĉiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj ĉiu foriris de tie al sia posedaĵo. En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

And they said, What one is there of the tribes of Israel that came not up to Mizpeh to the LORD? And, behold, there came none to the camp from Jabesh-gilead to the assembly.

In Context

7kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni ĵuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj.

Read all of Juĝistoj 21

Cross References

Judges 5:23Malbenu la urbon Meroz, diris anĝelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu ĝiajn loĝantojn; Ĉar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.

1 Samuel 11:9Kaj ili diris al la venintaj senditoj:Tiel diru al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead:Morgaŭ venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la loĝantoj de Jabeŝ, kaj tiuj ĝojis.

2 Samuel 2:5David sendis senditojn al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kaj dirigis al ili:Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkoraĵon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin;

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Juĝistoj 21:8

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Juĝistoj 21:7Juĝistoj 21