Juĝistoj 8:3
En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietiĝis ilia kolero kontraŭ li, kiam li diris tion.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Judges 7:25Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon ĉe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis ĉe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.
Psalms 115:1Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
Proverbs 15:1Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.
Proverbs 25:11Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta.