Levidoj 19:31
Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
30Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu: Mi estas la Eternulo.
Cross References
Leviticus 19:3Ĉiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu: Mi estas la Eternulo, via Dio.
Leviticus 20:6Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorĉistoj, por malĉasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun animon kaj ekstermos ĝin el inter ĝia popolo.
1 Samuel 28:7Tiam Saul diris al siaj servantoj:Elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn. Kaj liaj servantoj diris:Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias aŭguri.
2 Kings 21:6Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li aŭguradis kaj sorĉadis, kaj starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.
2 Chronicles 33:6Li ankaŭ trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, aŭguradis, sorĉadis, starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.