Levidoj 26:1
Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu ĉe vi, kaj ŝtonojn kun bildoj ne kuŝigu en via lando, por adorkliniĝi super ili: ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
2Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu: Mi estas la Eternulo.
Cross References
Exodus 20:23Ne faru antaŭ Mi diojn arĝentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.
Exodus 34:17Diojn fanditajn ne faru al vi.
Leviticus 19:4Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi: Mi estas la Eternulo, via Dio.
Judges 18:30Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj Jehonatan, filo de Gerŝom, filo de Manase, li kaj liaj filoj estis pastroj por la tribo de la Danidoj, ĝis la tago, kiam ili estis forkaptitaj el la lando.