The Bible Software
bible.software › Levidoj › Levidoj 8 › Levidoj 8:35

Levidoj 8:35

Kaj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; ĉar tiel estas ordonite al mi.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

Therefore shall ye abide at the door of the tabernacle of the congregation day and night seven days, and keep the charge of the LORD, that ye die not: for so I am commanded.

In Context

34Kiel estis farite hodiaŭ, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin.

36Kaj Aaron kaj liaj filoj faris ĉion, kion la Eternulo ordonis per Moseo.

Read all of Levidoj 8

Cross References

Leviticus 8:30Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li.

Leviticus 14:8Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos ĉiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj.

Numbers 9:19Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmoviĝadis.

Deuteronomy 11:1Readmono 11 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 166 - 167) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 10 Readmono 12 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 166- 167 Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo. Kaj sciu hodiaŭ, ĉar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon, kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando; kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al ĝiaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kiujn Li superverŝis per la akvo de la Ruĝa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin ĝis la nuna tago; kaj kion Li faris al vi en la dezerto, ĝis vi venis al ĉi tiu loko; kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj ĉion, kio ekzistis ĉe ili, meze de la tuta Izrael. Viaj okuloj vidis ja ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris. Observu do ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke vi fortiĝu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Ĉar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi ĝin per viaj piedoj, kiel legoman ĝardenon. La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo ĉiela ĝi trinkas akvon; lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; ĉiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur ĝi, de la komenco de la jaro ĝis la fino de la jaro. Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaŭ, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo: tiam Mi donos al via lando pluvon ĝiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon. Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi manĝos kaj estos sata. Gardu vin, ke ne forlogiĝu via koro, kaj ke vi ne forflankiĝu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne kliniĝu antaŭ ili. Alie ekflamos kontraŭ vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ŝlosos la ĉielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi. Metu do ĉi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj. Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kuŝiĝos kaj kiam vi leviĝos; kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj; por ke longiĝu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kiel longe estas la ĉielo super la tero. Se vi observos ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj algluiĝante al Li: tiam la Eternulo forpelos de antaŭ vi ĉiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi. Ĉiu loko, sur kiu ekpaŝos via piedo, fariĝos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Eŭfrato, ĝis la ekstrema maro estos viaj limoj. Neniu povos kontraŭstari al vi:timon kaj teruron antaŭ vi la Eternulo venigos sur ĉiun teron, sur kiu vi ekpaŝos, kiel Li diris al vi. Rigardu, mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon: benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ; kaj malbenon, se vi ne aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankiĝos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaŭ, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas. Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal; ili estas transe de Jordan, malantaŭ la vojo al la okcidento, en la lando de la Kanaanidoj, kiuj loĝas en la stepo, kontraŭ Gilgal, apud la kverko More. Ĉar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi. Observu do, ke vi plenumu ĉiujn leĝojn kaj instrukciojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.

Ezekiel 43:25Dum sep tagoj alportu ĉiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virŝafo el la ŝafoj, sendifektajn.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Levidoj 8:35

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Levidoj 8:34Levidoj 8Levidoj 8:36 →