Libro de Neĥemja 5:15
La antaŭaj regionestroj, kiuj estis antaŭ mi, ŝarĝadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da arĝento; eĉ iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaŭ Dio.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 5
Cross References
1 Samuel 2:15Eĉ antaŭ la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero:Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan.
Nehemiah 5:9Kaj mi diris:Ne bona estas tio, kion vi faras. Ĉu vi ne devas konduti kun timo antaŭ nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?
Proverbs 16:6Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon.
Lamentations 5:8Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.