Libro de Neĥemja 8:17
Kaj la tuta komunumo de tiuj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris laŭbojn kaj loĝis en la laŭboj; ĉar de la tempo de Josuo, filo de Nun, ĝis tiu tago la Izraelidoj tion ne faris. Kaj estis tre granda ĝojo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 8
Cross References
1 Chronicles 29:22Kaj ili manĝis kaj trinkis antaŭ la Eternulo en tiu tago kun granda ĝojo. Kaj duafoje ili faris reĝo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron.
2 Chronicles 8:13por oferadi laŭ la ordo de ĉiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de laŭboj.
2 Chronicles 30:23Kaj la tuta komunumo interkonsiliĝe decidis festi aliajn sep tagojn, kaj ili pasigis la sep tagojn en gajeco.
2 Chronicles 35:18Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el ĉiuj reĝoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Joŝija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, kaj la loĝantoj de Jerusalem.