Nombroj 18:13
La unuaj produktoj de ĉio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; ĉiu pura en via domo povas tion manĝi.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
14Ĉio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi.
Cross References
Exodus 22:29Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi.
Leviticus 22:7Post la subiro de la suno li fariĝos pura, kaj tiam li povas manĝi la sanktaĵojn, ĉar tio estas lia manĝaĵo.
2 Kings 4:42Venis homo el Baal-Ŝaliŝa, kaj alportis al la homo de Dio unuaaĵon de pano:dudek hordeajn panojn kaj freŝajn grajnojn en sia saketo. Kaj ĉi tiu diris:Donu al la homoj, ke ili manĝu.
Jeremiah 24:2Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la figoj plej frue maturiĝintaj; la dua korbo estis kun figoj tre malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas manĝi.
Micah 7:1Ho ve al mi! ĉar mi fariĝis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restaĵo de vinberoj, kiu ne trovas beron manĝeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.