Nombroj 21:7
Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris: Ni pekis, parolante kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ vi; preĝu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo preĝis pri la popolo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 20:7Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, ĉar li estas profeto, kaj li preĝos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj ĉiuj viaj.
Exodus 8:8Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Preĝu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke ĝi alportu oferon al la Eternulo.
Exodus 9:27Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili: Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj.
Exodus 10:17Sed nun pardonu mian pekon nur ĉi tiun fojon, kaj preĝu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur ĉi tiun morton.
Exodus 32:30La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo: Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.
Numbers 14:17Nun montriĝu do granda la forto de mia Sinjoro, laŭ la parolo, kiun Vi diris: