Nombroj 35:33
Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, ĉar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu verŝis sangon, la tero povas puriĝi de la sango, kiu estas verŝita sur ĝi.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 18:25Kaj malpuriĝis la tero, kaj Mi postulas respondon pri ĝia malbonagado, kaj la tero elĵetas siajn loĝantojn.
Deuteronomy 21:1Readmono 21 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 174 - 175) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 20 Readmono 22 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 174- 175 Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kuŝanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis: tiam eliru viaj plejaĝuloj kaj viaj juĝistoj, kaj ili mezuru ĝis la urboj, kiuj troviĝas ĉirkaŭe de la mortigito. Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejaĝuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon; kaj la plejaĝuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo; kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (ĉar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laŭ ilia diro devas esti decidata ĉiu disputo kaj ĉiu difekto); kaj ĉiuj plejaĝuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo, kaj ili sciigu kaj diru:Niaj manoj ne verŝis ĉi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis; pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango. Kaj vi elviŝu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru plaĉantaĵon antaŭ la Eternulo. Kiam vi eliros en militon kontraŭ viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn, kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos ŝin kaj prenos ŝin al vi kiel edzinon: tiam venigu ŝin internen de via domo, kaj ŝi pritondu sian kapon kaj pritranĉu siajn ungojn, kaj ŝi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj ŝi loĝu en via domo, kaj ŝi priploru sian patron kaj sian patrinon en la daŭro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al ŝi kaj fariĝi ŝia edzo, kaj ŝi estos por vi edzino. Kaj se ŝi ne plaĉos al vi, tiam forliberigu ŝin, kien ŝi volas; sed ne vendu ŝin pro mono, ne premu ŝin per via forto, pro tio, ke vi humiligis ŝin. Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata: tiam ĉe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaŭ la filo de la ne amata, la unuenaskito; sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el ĉio, kio troviĝas ĉe li; ĉar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco. Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne aŭskultas la voĉon de sia patro nek la voĉon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne aŭskultas ilin: tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejaĝuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia loĝoloko; kaj ili diru al la plejaĝuloj de lia urbo:Ĉi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne aŭskultas nian voĉon, li estas manĝegemulo kaj drinkemulo. Tiam ĉiuj homoj de lia urbo priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdos kaj ektimos. Se iu fariĝos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo: tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; ĉar pendigito estas malbenita antaŭ Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
2 Samuel 3:29Ĝi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano.
2 Kings 23:26Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase.
2 Chronicles 23:15Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris tra la enirejo de la Pordego de Ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.
Psalms 106:38Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpuriĝis de sango.