Nombroj 4:23
De la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj kalkulu ilin, ĉiujn, kiuj estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la tabernaklo de kunveno.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
22Prikalkulu ankaŭ la filojn de Gerŝon laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj.
24Tio estas la laboro de la familioj Gerŝonidaj, por servi kaj por porti:
Cross References
Numbers 4:3en la aĝo de tridek jaroj kaj pli, ĝis la aĝo de kvindek jaroj, ĉiujn kapablajn por servi, por fari laboron en la tabernaklo de kunveno.
1 Chronicles 23:3Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la aĝo de tridek jaroj kaj pli; kaj montriĝis, ke ilia nombro, kalkulante ĉiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.
1 Chronicles 23:27Laŭ la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli.