Libro de Obadja 1:15
Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo kontraŭ ĉiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos sur vian kapon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Judges 1:7Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
Psalms 110:5La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Proverbs 5:22Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos.
Jeremiah 49:12Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen ĝin trinkos; ĉu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.
Lamentations 4:21Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando Uc; Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos.