Sentencoj de Salomono 26:12
Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
Seest thou a man wise in his own conceit? there is more hope of a fool than of him.
In Context
11Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon.
13Maldiligentulo diras: Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj.
Read all of Sentencoj de Salomono 26
Cross References
Proverbs 12:15La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
Proverbs 26:5Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj.
Proverbs 28:11Riĉulo estas saĝa en siaj okuloj; Sed saĝa malriĉulo lin tute travidas.
Proverbs 29:20Ĉu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.